Скачиваний:
83
Добавлен:
14.08.2013
Размер:
909.31 Кб
Скачать

Словообразование

3-15. Предлог может употребляться в функции приставки и называется в таком случае полуприставкой: internacia 'интернациональный', 'международный', interplaneda 'межпланетный', enpartia 'внутрипартийный', kunlabori 'сотрудничать', kunsidi 'заседать', dumkongresa 'происходящий во время конгресса'.

3-16. Приставка mal- придаёт слову противоположное значение: riĉa 'богатый' – malriĉa 'бедный'; malbone 'плохо'; malagrable 'неприятно'; malplezuro 'неудовольствие'; malkomforto 'дискомфорт', 'неудобство'; malprogresi 'регрессировать', 'приходить в упадок'; Estas malfacile diri 'Трудно сказать'; Nia domo estas negranda, sed ankaŭ ne malgranda; Ŝi havas malbonan karakteron.

Пунктуация

3-17. Знаки препинания можно расставлять так же, как и в русском языке.

Ni lernas Esperanton

- Bonan tagon, Andreo!

- Saluton, Nikolao! Mi volas konatigi vin kun Nina.

- Tre agrable. Ĉu ankaŭ vi lernas en la universitato?

- Ne. Mi laboras. Ĉu vi estas studento?

- Jes. Mi lernas kun Andreo en la sama grupo. Kio estas nova?

- Nina diris al mi, ke hodiaŭ vespere en la centra kulturdomo estas la unua leciono de Esperanto-kurso.

- Kio estas Esperanto?

- Ĉu vi ne scias? Ĝi estas internacia lingvo, facila, bela kaj riĉa. Ni povas lerni ĝin dum mallonga tempo.

- Dum kiom da jaroj?

- Necesas nur kvar-kvin monatoj por lerni la bazon de la lingvo. Nu, kiel? Ĉu vi volas lerni Esperanton?

- Jes. Kun granda plezuro. Kaj Nina?

- Ankaŭ ŝi. Kaj du knaboj Saŝa kaj Ĵenja. Ili estas ŝiaj fratoj.

Задания

3.1. Что означают следующие слова?

Malnova; maljuna; nejuna; nemaljuna; metalisto; realisto; motoristo; portretisto; aŭtomobilisto; medicinisto; radiisto; laboristino; partia; momenta; dua; hodiaŭa; jesa; longo; grando; afiŝi; sporti; lernojaro; filmaktoro; metaloĥemio; aŭtomotoro; motorvagono; sistemotekniko; triprograma; triprocenta; novmoda; muzik-pedagogia instituto; unuaklasa; scivola; scipovi.

3.2. Переведите сочетания:

diri al la kapitano; de tago al tago; miliono da faktoj; dum koncerto; dum laboro; mi ne vidis vin dum longa tempo; dum kunsido; inter ili; por knabinoj; programo por tago; romano en la franca lingvo; lerni en vespera kurso; labori kun plezuro; domo kun kvin etaĝoj; vidi sur la plano; heroo de nia tempo.

3.3. Переведите фразы:

Esperanto estas la lingvo por ni. Por bonaj aktoroj ne estas malbonaj roloj (F. Schiller/Ŝiler). Kritiki estas tre facile. Kiun daton ni havas hodiaŭ? – Hodiaŭ estas la kvara (tago) de majo. Kie vi lernis por esti ĥemiisto? – Same kiel Paŭlo, mi lernis en la Moskva universitato dum kvin jaroj. En la bona malnova tempo. Li diras «jes», ŝi diras «ne». Ĉu ankaŭ vi scias, ke en la Esperanto-klubo estas interese? – Jes, mi scias: de tempo al tempo mi estis inter esperantistoj kune kun mia frato Danielo. Kiom da jaroj havas via fratino Helena? – Ŝi estas malgranda, nur trijara. Ili laboras kaj laboras, sed ili ne havas bonajn rezultojn. Mi ne scias, kio estas necesa por havi bonajn rezultojn; mi scias nur, ke necesas tempo. Ĉu la interleciona paŭzo estis mallonga? – Ne, ĝi estis longa. En la unua vespero mi vidis lin, lian fratinon kaj liajn fratojn; sur lia fratino estis bela palto. Bertalan Farkaŝ estis la unua kosmonaŭto-esperantisto. Unue necesas voli, due necesas povi. Bonan novan jaron al vi! La tempo laboras por ni (W. Gladstone/Gladstoŭn).