Скачиваний:
83
Добавлен:
14.08.2013
Размер:
909.31 Кб
Скачать

Задания

13.1. Что означают следующие слова?

Adresato; disflori; ekĝoji; silentema; vendistino; kritikinda; kritikenda; kritikota; fiŝeto; katideto; fajreto; fajrero; fajrereto; neĝero; supujo; ŝaŝlikejo; transoceana; maldolĉega; antaŭlasta; ambaŭmane; ĉiamaniere; alimaniere; ĉirkaŭhaki; deturni; eltrinkinte; ĝissate; kontraŭa; multsignifa; plisimpligi; subakva; rapidado; kokinaĵo; sampatrujano; anstataŭanto; geamantoj; aperonta; almovi; almiksi; interkonatiĝi; aĉulo; ebligi; forigenda; ilujo; piedingo; rebrilo; enpaŝi; laŭlonge; senesperiga; misformi; tekulereto; supkulero; peklita pomo; peklaĵo; peklakvo.

13.2. Переведите сочетания:

inter la vivo kaj morto; labori super si; halti ĉe ĉiu vorto; dum spektaklo; el sub la tablo; apud lignofajro; malgraŭ la pluvo; peco da pano; eliri el post la domo; ekde la venonta jaro; danki pro helpo; pro nenio en la mondo; dank' al via decidemo; krom sia laboro li scias nenion; dormu anstataŭ promeni; fermu la pordon antaŭ ol foriri; trans fenestro; agi sen pensi pri rezultoj; sata je promesoj; pagi por libro; preta por forveturo; al li okazis malfeliĉo; ĉirkaŭ la noktomezo; maldormi tra la tuta nokto; ekster ligo kun la estanteco; sidi vizaĝo kontraŭ vizaĝo; ŝaŝliko laŭ kartvela maniero; preni kuracilon po kulereto.

13.3. Переведите фразы:

Hakado de ligno donas lignerojn. Mi repagos al vi per la sama monero. Montru moneron, ĉio fariĝos. Foriris bovido, revenis bovo. Hejma bovidino estas pli bona, ol transmara bovino. Ĝi estas nek viando, nek fiŝo. Gasto tro petata foriras malsata. Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono. Ĉiu patrino amas sian idon. Aĵo promesita estas aĵo plenumenda. La maro kunigas la regionojn, kiujn ĝi disigas (A. Pope/Poŭp). Por ke la laboro en Esperanto-klubo sukcesu, ĝi devas esti farata de ĉiuj ĝiaj anoj. La kapo kiel kaserolo, sed da saĝo – eĉ ne unu kulero. Post ananaso peklita pomo ne estas bongusta. Post salita manĝaĵo ĉio ŝajnas sengusta. Oni ekkonas la bovon laŭ la vido, sed la malsaĝulon laŭ lia rido. La buterpano falas kutime kun la butero malsupre. Pli bone apude najbaro, ol frato post arbaro. Vi ne povas reteni ĉi tagon, sed vi povas ne perdi ĝin. Faru hodiaŭ, kion vi povas – morgaŭ vi, eble, okazon ne trovos. Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino. Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo. Estas malfacile kapti nigran katon en malluma ĉambro, precipe, kiam ĝi tie ne estas (Konfucio). Ju pli rapide vi faros tion, des pli bone estos por vi. Sukero kaj salo estas malamikoj de la homo. Necesas bruli por la aliaj, sed ne forbruli mem (T. N. Granovskij). Kiu ne gustumis la maldolĉan, ne scias, kio estas la dolĉa. Pli bona estas maldolĉa vero, ol dolĉa malvero. Malsato estas la plej bona kuracisto (Cicerono). La hundo de tri mastroj ĉiam malsatas. Renkontiĝo estas komenco de disiĝo. La pomo ne falas malproksime de la pomujo. Pli bone ne ĝisiri, ol veni tro malproksimen. La hodiaŭa ovo estas pli bona, ol morgaŭa kokino. Kien iras unu ŝafo, tien iras la tuta ŝafaro. Ju pli oni havas, des pli oni volas havi. Tiom valoras la aĵo, por kiom ĝi povas esti vendota. Kio ne restas en la memoro, ne estas memorinda. La plej bona maniero longigi la vivon estas ne mallongigi ĝin (Seneko). Kaptu la momenton! Vivo sen amo estas la samo, kiel jaro sen printempo.