Скачиваний:
83
Добавлен:
14.08.2013
Размер:
909.31 Кб
Скачать

Урок 17 Лексика

agnoski 'признать', amaso 'масса', 'толпа', 'скопление', aspiri 'стремиться', aŭroro 'утренняя заря', balta 'балтийский', disko 'диск', 'грампластинка', doloro 'боль', ebria 'пьяный', 'опьяненный', epoko 'эпоха', fidela 'верный', 'преданный' (malfideli 'проявить неверность', 'изменить'), fiksi 'установить', 'закрепить' (fiksaŭskulti 'вслушаться'), flamo 'пламя', flui 'течь', fremda 'чужой', 'иностранный', gardi 'хранить', 'беречь', 'стеречь', kasedo 'кассета', komponi 'сочинять музыку', konkeri 'покорить', konsili 'советовать', kvalito 'качество', kvanto 'количество', logi 'манить', 'привлекать', mendi 'заказать', ondo 'волна', pasio 'страсть', 'пыл', peni 'стараться', 'пытаться', 'прилагать усилия', penetri 'проникать', perei 'погибнуть' (pereigi 'погубить'), pluraj 'несколько', 'довольно много', pola 'польский', postuli 'требовать', presi 'печатать', provi 'пробовать', 'пытаться', romanco 'романс', simila 'подобный', 'похожий', societo 'общество', 'организация', 'объединение', surprizi 'удивить', 'поразить' (surpriza 'неожиданный', 'поразительный'), ŝalti 'включить', ŝanco 'случай', 'возможность', 'шанс', traduki 'переводить', Varsovio 'Варшава', vasta 'обширный', 'просторный' (disvastigi 'распространять'), veki 'будить', 'пробуждать'.

Без перевода: ekzemplero, konkurenco, latina, magnetofono, periodo, tradicio.

Kantoj, kantoj...

Unufoje, sidante ĉe radioricevilo kaj aŭskultante muzikon, mi subite atentis, ke mi komprenas vortojn de la kanto en fremda lingvo. Ĝi similis al la itala aŭ latina lingvo, sed fiksaŭskultinte, mi rimarkis, ke la kanto sonas en Esperanto. Tio estis disaŭdigo de la Pola radio. Ekde tiu momento mi penas laŭeble ofte aŭskulti Varsovion, la naskiĝurbon de Esperanto, kiu ekde la 1959-a jaro plurfoje en ĉiu tago disaŭdigas en la Internacia lingvo. Kaj nemalofte mi havas bonŝancon aŭdi kantojn en tiu belsona lingvo.

Baldaŭ post tio mi veturis en Baltan Esperanto-Tendaron (BET) en Estonio. Tie mi ekaŭdis novajn kantojn kaj eĉ konatiĝis kun ties aŭtoroj. Kaj dum la lastaj tendaraj tagoj mi verkis tekston de mia unua Esperanta kanto, kio postulis ne malmultajn penojn.

Komence kantoj estis malmultaj, tial ni kolektadis kaj gardadis ĉiun, eĉ se ĝi ne tre bonkvalitis. Poste venis surpriza periodo, kiam verkado, tradukado kaj plenumado de Esperantaj kantoj ricevis amasan karakteron. Aperis pluraj aŭtoroj tra la tuta lando. Eĉ tiuj, kiuj sukcesis ellerni nur la bazon de la lingvo, ekprenis plumon kaj ekprovis verki. Kaj, oni devas agnoski, ne ĉiam sensukcese. Aperis tioma kvanto de kantoj, ke ili devis elteni grandan konkurencon por veki ĉies intereson, por konkeri ĉies korojn, por penetri ĉiujn Esperanto-klubojn, de Latvio ĝis Kamĉatko.

Ekde tiam datiĝas la neskribita tradicio – kunprenadi por la koncertoj en Esperanto-tendaroj ĉefe novajn kantojn. Do ĉar en ĉiu tendaro okazas kelkaj koncertoj, ĝiaj partoprenantoj forveturigas kelkdekon da novaj kantoj. En la tendaro okazas ankaŭ lernado de novaj kaj de jam konataj kantoj.

La kanto estas populariganto de nia vivmaniero. Tial Unio de sovetiaj societoj por amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksterlando (SSOD) en Moskvo komencis presadi kaj disvastigadi tra la tuta mondo kolektojn de kantoj de nialandaj komponistoj, kantoj el diversaj epokoj de nia historio. Mi memoras, kiel dum la 48-a Universala Kongreso de Esperanto en Sofio ni disdonacis al la kongresanoj pli ol du mil ekzemplerojn de tia kantaro. Kaj la tuta kongreso kantis «Estu ĉiam la suno!» en la Internacia lingvo. Rapide populariĝas diskoj kaj kasedoj kun originalaj kaj tradukitaj Esperantaj kantoj. Pluraj kluboj kunmetas siajn proprajn kantarojn.

Precipe belaj estas Esperantaj kantoj ĉe lignofajro. Longe mi memoros nokton en Karpatoj, kiam ni sidis ĉirkaŭ ardanta fajro, plenumante mendojn de niaj frumatene forveturontaj gekamaradoj. Gitaristoj laciĝadis kaj anstataŭadis unu la alian, de tempo al tempo nin kovradis nuboj, lumigataj de la flamo, sed kantoj fluadis onde, ĝis aperis sur la horizonto la aŭroro.

Pri kio kantas Esperantaj kantoj? Pri ĉio plej bona – pri nia lando, pri la paco, pri la amikeco, pri la amo, pri bonaj homoj, pri iliaj revoj kaj aspiroj, pri tio, ke la vivo estas belega.

Mi ŝaltas la magnetofonon kaj, laŭ sonoj de niaj kantoj – gajaj kaj malgajaj, seriozaj kaj ŝercaj, – mi rememoras pri proksimaj kaj malproksimaj geamikoj, loĝantaj en ĉiuj anguloj de nia lando, pri la fidelaj geamikoj, kun kiuj konatigis min la internacia lingvo Esperanto, kun kiuj mi kantis Esperantajn kantojn ĉe la neforgesebla nokta lignofajro. Mi konsilas ankaŭ al vi aŭskulti, lerni, kanti, verki, popularigi Esperantajn kantojn: tio alportos al vi multe da utilo kaj plezuro.