Скачиваний:
83
Добавлен:
14.08.2013
Размер:
909.31 Кб
Скачать

Словообразование

8-9. Приставка ek- обозначает начало действия или моментальное действие: ekkanti 'запеть'; ekveturi 'поехать'; ekrigardi 'посмотреть', 'взглянуть'; ekvidi 'увидеть'; ekhavi 'заиметь', 'приобрести'; ekskribi 'начать писать': Ek al la laboro! 'За работу!'; Por ekkoni la homon, necesas lin ekami (L. Feuerbach/Fojerbaĥ) 'Чтобы познать человека, надо его полюбить'.

8-10. Суффикс -ar- обозначает совокупность однородных предметов: vagonaro 'поезд'; vortaro 'словарь'; ĉevalaro 'табун'; problemaro 'проблематика'; aktivularo 'актив'; anaro 'коллектив'; aro 'группа', 'множество', 'коллектив', 'куча' и т. п.; ariĝi 'сгруппироваться'; marŝi arope 'идти группой'; gazetara konferenco 'пресс-конференция'; Unu homo ne estas homaro 'Один человек – не человечество'.

8-11. Наречие for употребляется в качестве полуприставки, обозначая удаление, удаленность, устранение: foriri 'уйти'; forigi 'устранить'; foresti 'отсутствовать'; foraĉeti 'раскупить'; formanĝi 'съесть'; forpreni 'забрать'; Ĉu vere vi forveturos? Al neniu fordonu ĝin! Ne foriru ankoraŭ! Pri amikoj oni devas memori ne nur en ilia ĉeesto, sed ankaŭ en ilia foresto (Fales).

8-12. Местоимение mem употребляется в качестве полуприставки в значениях «сам» (memstara 'самостоятельный', memcelo 'самоцель', memlerninto 'самоучка') и «себя» (memamo 'самолюбие', memreklamo 'самореклама', memportreto 'автопортрет').

Словоупотребление

8-13. Необходимо чётко различать следующие близкие по форме и значению слова: Mi legis ĉiun libron (каждую книгу), ĉiujn librojn (все книги), ĉion (всё), tutan libron (всю книгу, т. е. целиком), tutajn librojn (целые книги), ĉiajn librojn (всякие книги).

8-14. Не следует смешивать mem 'сам' с похожим русским словом 'самый' в сочетаниях: 'самый большой' la plej granda; 'тот же самый' la sama; с другой стороны: same (kiel) 'так же, (как и)'.

Ekster la urbo

- Aŭskultu, Anatolo, oni povas pensi, ke al vi okazis io feliĉa.

- Kial vi tiel pensas?

- Ĉar vi estas hodiaŭ tre gaja.

- La gaja vizaĝo ankoraŭ nenion diras. Simple, hieraŭ mi havis agrablan dumtagan ripozon ekster la urbo.

- Atendu momenton! Ĉu vi iris tien sola?

- Certe ne. Ni estis kvarope: Nina, Andreo, Nikolao kaj mi.

- Rakontu do! Ĉu vi iris piede?

- Ni ne sciis ĉi-foje, kien iri. Fine ni decidis veturi eksterurben.

- Ĉe kiu oni kunvenis matene?

- Ĉe neniu, sed apud la stacidomo. Mi ĝustatempe venis per tramo. La forveturonta elektrovagonaro jam staris ĉe la stacio. Antaŭ ol eltramiĝi, mi komencis ĉirkaŭrigardi tra la fenestro, kie estas miaj geamikoj. Sed ĉar mi ne estas tre atenta, mi ne tuj ekvidis ilin stari inter granda nombro da homoj. Andreo tenis en la manoj du dikajn sakojn, helpante al Nina.

- Ĉu ankaŭ vi mem portis sakon?

- Ne, mi havis nuran saketon kun pano por ĉiuj kaj aldone pilkon.

- Ĉu vi veturis malproksimen?

- Sufiĉe malproksimen. Elirinte el la vagonaro, ni ekiris tra la arbaro. Altaj verdantaj arboj nin ĉirkaŭis, la aero estis tre agrabla.

- Jes, estas bone liberiĝi de ĉiutagaj devoj por kelka tempo, memori nek pri la baldaŭa labortago, nek pri ĉiamaj hejmaj aferoj.

- Ni ludis pilkon, interparolis, poste ni eksidis sur la teron kaj kantis novajn Esperantajn kantojn. Kiam ekvesperiĝis, ni envagoniĝis kaj ekveturis hejmen.

- Do la eksterurbiĝo plaĉis al vi, ĉu ne?

- Jes, ege plaĉis. Vi ĝuste diris: hodiaŭ mi estas feliĉa. Oni devas ne nur bone labori, sed ankaŭ bone ripozi.

- Nu, mi jam devas iri. Al mi estis agrable vin revidi.

- Estu sana!