Скачиваний:
83
Добавлен:
14.08.2013
Размер:
909.31 Кб
Скачать

Задания

12.1. Что означают следующие слова?

Legejo; ŝuisto; kasisto; gimnastikisto; malantaŭa; ĉiudimanĉa; dekomence; eksterkonkursa; laŭplane; plifortigi; transiri; travintri; gelernantoj; memlerninto; elektonta; elektota; bezonata; sunbrunigita; diablaĵo; ekpluvis; pluveti; redaktorino; litkovrilo; plenumiĝi; ambaŭflanka; alpagi; repagi; neelparolebla; anstataŭigebla; submeti; surmeti; altulaĉo; aneco; ariĝi; superakvego; elektema; pentrinda; cigaredingo; cigaredujo; nerazita; forrazi; enujigi; interkisi; ĵusa; perlabori; senlaca; seniĝi; fakulo; fotokonkurso; aŭtoturismo; pohora pago; kromgusto; laŭforta.

12.2. Переведите сочетания:

Plena ilustrita vortaro de Esperanto; legi anstataŭ labori; laŭ lia deziro; laŭ mia vidpunkto; laŭ ŝia promeso; karaktero laŭ vetero; malgraŭ la alta kosto; aĉeti po kvar krajonojn; skribi leteron post letero; inter du militoj; atendi ĝis la printempo; veturi sen bileto; telefoni antaŭ ol veni; amo de infanoj al legado; ĉe la angulo de la strato; el kio ĝi estas farita?; batali por la patrujo; en vintro; je kvin kilometroj pli malproksime; paroli ĉirkaŭ unu horon; sub la suno; ekster kontrolo; super la enirejo; dank' al ilia sperto; pasi preter la haltejo; mi volas nenion krom tio; laca pro laboro; halti por iom ripozi; vesto kontraŭ pluvo; transdoni pere de najbaro; ekde la elektiĝo; bezono de la homaro pri komuna lingvo; okaze de la ĉampioniĝo; enamiĝi al bela fraŭlino.

12.3. Переведите фразы:

Laŭ la frukto oni arbon ekkonas. Ni aĉetis po du cigaredingojn kaj po unu cigaredujon. Nenio anstataŭas la sanon. Bona matenmanĝo ne anstataŭas bonan tagmanĝon. Baldaŭ ni anstataŭigos la nigran-blankan televidilon per la kolora. Eventoj okazas mem, malgraŭ tio, ke oni prisilentas ilin (Sofoklo). Ju pli da havo, des pli da pravo. La homo estas des pli feliĉa, ju malpli da bezonoj li havas. Ja koni bone la homon signifas koni sin mem (Ŝekspiro). Jen ekbatos tre rapide, jen ekhaltos mia kor'. Matenas, vesperas – la tag' malaperas. Ne valoras perdi la tempon por tio! Estas al mi tre agrable, ke mi havas nun okazon saluti vin. Ŝi ĵus faris matenan gimnastikon kaj tuj iros en la banĉambron por lavi sin. Nenio fariĝas tuj. La riĉeco povas veni al ni, sed estas ni mem, kiuj devas iri al la saĝeco (E. Young/Jung). Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre. La plej perdita el ĉiuj tagoj estas tiu, kiam ni ne ridis (S. Chamfort/Ŝamfor). Ni komencas ami tion, kion ni havas, nur kiam ni ĝin perdas. Oni ne povas perdi tion, kion oni ne havas. El ies monujo estas facile pagi. Por la bono oni pagas per bono. Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon. Inter du malbonoj necesas elekti la malplej grandan (Aristotelo). Ĉio ordiĝos! Kiu ne havas hararon, ne bezonas kombilon. Pli bone saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko. Ĉiu havas sian guston. Neniu povas esti ĉioscia, nek ĉiopova (Vergilio). Pro malgranda eraro okazas grandaj malfeliĉoj. La homo bezonas du jarojn por lerni paroli kaj sesdek jarojn por lerni silenti (R. Gamzatov). Kaj jen la fino de la fabelo. Ni ne tiom bezonas helpon de amikoj, kiom la certecon, ke ni ĝin ricevos (Demokrito). Se vi ne volas, ke malamiko eksciu vian sekreton, ne malkovru ĝin eĉ al amiko (Kabus). Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona. Se brulas nenio, fumo ne iras. Pluvo en aprilo – por la tero utilo. Tro elektema ricevas nenion. Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas. Por ĉiu ago venas la tempo de pago. Ofte rideto helpas al peto.